Iĵora lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La iĵora (ižoran keeli, maakeeli)
Parolata en: Leningrada provinco, Rusio
Parolantaro: 300
Genetika
klasifiko:
Urala

 Finn-Ugra
  Finnalapa
   Baltfinna
    Iĵora

Oficialeco
Oficiala lingvo en: nenie.
Lingvaj kodoj
ISO 639-1
ISO 639-2 fiu
SIL IZH

Iĵora lingvo estas lingvo parolata de iĵoroj en Leningrada provinco en Rusio. La iĵora lingvo estas parolata en okcidenta parto de Ingrio. La pozicio de la iĵora lingvo inter finn-ugraj lingvoj estas iomete malklara, ĉar ĝi estas foje ligita al sud-orientaj dialektoj de la finna lingvo, foje al karela lingvo. En 1930-aj jaroj la iĵora havis literaturan formon, sed ĝia lieratura uzo restis mallonga. La apudaj najbaroj de iĵoroj estas votoj kaj ingriaj finnoj.