Iajuddin Ahmed

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iajuddin AHMED (bengale: ইয়াজউদ্দীন আহমেদ, Iyājuddīn Āhmed; naskiĝis la 1-an de februaro 1931 en Munshiganj) estas bengala politikisto kaj ekde 2002 ŝtatestro de Bangladeŝo. Li estas filo de Moulvi Ibrahim.

Post studado pri pedologio ĉe la universitato de Dako Iajuddin Ahmed promociiĝis en 1962 en Usono. Post studado ĉe la universitato de Viskonsino en Usono, li hejmeniris al Bangladeŝo kaj iĝis en 1973 profesoro kaj estro de la pedologa sekcio ĉe la universato de Dako. Aldone li estis dekano ĉe la fakultato pri biologiaj sciencoj en la ĉefurbo. Poste li akceptis gastprofesori en Germanio kaj Usono.


La 6-an de septembro 2002 li iĝis 17-a prezidento de Bangladeŝo post Badruddoza Chowdhury.