Ibahernando
| Ibahernando | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Hispanio | |
| Regiono | Ekstremaduro | |
| Provinco | Cáceres | |
| Urbestro | Francisco Giraldo Sánchez (PSOE) | |
| Retpaĝaro | [1] | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 515 (2008) | |
| Geografio | ||
| Areo | 77 | |
Ibahernando estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas viveños. La censita populacio en 2008 estis de 515 loĝantoj.
Enhavo |
Situo [redakti]
Ibahernando estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 540 m; je 52 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je pli malpli same de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 77 km². Ĝi estas je 18 km sudokcidente de Trujillo kaj je 6 km okcidente de Santa Cruz de la Sierra. Ĝi limas ankaŭ kun Robledillo de Trujillo, Santa Ana, Ruanes kaj La Cumbre.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio kaj heredaĵo [redakti]
En Ibahernando oni trovis steleon de granito, kun desegnoj gravuritaj de ŝildo, glavo kaj lanco, kio markas ĝin kiel tomboŝtono de la Bronzepoko (9-8a jarcentoj a.K.) kaj oni reuzis ĝin en romia epoko kun la jena skribaĵo:"Alluquiu(s)/Protacidi.f(ilius)/hece.situs" (tradukebla kiel:"Allukio, filo de Protacido, ĉi tie kuŝas").
Ĉefa vidindaĵo estas la Preĝejo de la Degollación de San Juan Bautista (Senkapigo de Sankta Johano Baptisto), konstruita inter la 15a jarcento kaj la 16a jarcento, situa sur antikva tombejo kaj la ermitejo de la Virgen de la Jara en la rura vojo al Santa Ana.
Gravuloj [redakti]
La jenaj:
- Eladio Viñuela, prestiĝa sciencisto hispana.
- Alejandro Cercas, eŭrodeputito socialista.
- Javier Cercas, verkisto.
- Don Fernando Solís de Vargas y Carvajal, ĉevaliro de Santiago, militestro en Flandrio, guverniestro de Grevelingen, Ĝento kaj Antverpeno, kie mortis en 1670.