Ibalojoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ibaloi- aŭ nabaloi-tribo (ibalojoj) estas indiĝena etna grupo vivanta en nordaj Filipinoj. La ibaloi-popolo estas unu el la popoloj, kiuj havas la komunan nomon igorotoj kaj kiuj vivas en la montaroj de Cordillera Central sur insulo de Luzono. Ili nombras ĉ. 55.000; plej multaj ibolojanoj vivas en suda parto de provinco Benguet.

La ibalojanoj okupiĝas ĉefe pri agrokulturo, kultivante rizkampojn. Kvankam kelkaj el ili iĝis ministoj aŭ intelektuloj de Filipinoj, la ibalojanoj estas konataj ĉefe pro siaj mumioj. Tiuj mumioj estis komplete deakvigitaj, tiel ili konservis siajn trajtojn, tatuojn, internajn organojn. Tiuj mumioj estis kaŝitaj en kavernoj. Fama iĝis el ili la t.n. Ridetanta Mumio, ĉar restis kompleta, sendifekta dentaro.

Oni supozas ke oni praktikis la mumiigon inter 1200 kaj 1500, kaj ĝin finis la koloniigo. Oni malkovris tiujn mumiojn en kavernoj proksime al la urbo Kabayan, antaŭ ĉ. 100 jaroj. La mumiojn oni forŝtelis en la 1960-aj kaj 70-aj jaroj, sed ili estis reakiritaj, reportitaj en 2005.