Igor Sikorski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Igor Ivanoviĉ SIKORSKI (ankaŭ Sikorsky, Sikorskij , ruse Игорь Иванович Сикорский, ukraine Ігор Іванович Сікорський; naskiĝis la 25-an de majo 1889 en Kievo (Київ); mortis la 26-an de oktobro 1972) estis aervetura pioniro, kiu kreis la unuan kvarmotoran aviadilon kaj tiel fondis bazojn por la pasaĝeraj flugmaŝinoj. Li estis krom tio sukcesa konstruisto de helikopteroj.

Biografio

Sikorski studis en la Militara Mararmea Instituto en Sankt-Peterburgo. Poste li laboris kiel ĉefinĝeniero kaj konstruis la unuan kvarmotoran aviadilon, la konatan Le Grande, per kiu li mem ekflugis, la 13-an de majo 1913. Ties pluevoluigo estis la Ilja Muromec. La aviadiloj de Sikorski estis uzataj fare de la rusa registaro kiel bombardiloj dum la unua mondmilito.

Post la bolŝevika oktobra revolucio, en 1919 elmigris li en aĝo de 30 al la Usono. Tie li fondis en 1923 la entreprenon Sikorsky Aero Engineering Company, kiun pli poste aĉetis United Aircraft. Dumtempe ambaŭ firmaoj iĝis partoj de la United Technologies Corporation. La entrepreno produktis flugboatojn (surakviĝo-kabaplaj aviadiloj) kiel Sikorsky S-42, kiun uzis Pan Am por transatlantikaj flugoj kaj estis konata kiel Pan Am Clipper.

Sikorski eksperimentis jam en Rusio pri helikopteroj, sed la unua libera flugo per Sikorsky VS-300 okazis en Usono, la 13-an de majo 1940. Tiu helikoptero havis unu ĉefrotoron kaj poŭpan motoron. Oni nomas tiun formon poŭprotora konfiguro kaj tio estas ankaŭ hodiaŭ la plej disvastiĝanta konstruformo de helikopteroj.

La Sikorsky Aircraft Corporation estas ĝis hodiaŭ unu el la gvidantaj helikoptero-produktaj firmaoj.

Eksteraj ligiloj