Ijob

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la Malnova testamento de la Biblio, Ijob estis viro, kies fido estis severe provata de Satano, kun la permeso de Dio. Ijob estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon. Por fari, ke Ijob blasfemu Dion, Satano detruis liajn posedaĵojn, mortigis liajn filojn, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto. Falsaj amikoj sugestis, ke Ijob abandonu sian kredon. Sed Ijob ne blasfemis Dion. Anstataŭe diris Ijob, "La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata." Rekompenco pro lia fido, Dio resanigis Ijobon kaj "benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn."

Figure, al toleremaj personoj estas atribuata "la pacienco de Ijob."

Islamanoj rekonas Ijob-on kiel profeton (v. ĉapitro (surah) 38 de la Korano).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.o-bible.com/cgibin/ob.cgi?version=hb5&book=job&chapter=1 (Ĉine) greke http://www.o-bible.com/cgibin/ob.cgi?version=hgb&book=job&chapter=1 (Ĉine) greke http://www.chabad.org/library/archive/LibraryArchive2.asp?AID=15772 (Angle)