Ikonoskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ikonoskopo[1] (angle Iconoscope) estis la unua praktika televida kamerao, inventita de Vladimir Zvorikin kaj publike prezentita en 1933.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Anglalingva diagramo de ikonoskopo. “Mica sheet” = glima plato; “silver globules” = arĝentaj partikloj; “collector ring” = elektronkolektilo; “electron gun” = elektronpafilo; “signal output” = eligata signalo.

La ikonoskopo konsistas el la jenaj komponantoj:

  • glima plato, kies antaŭo estas kovrita per lumsentivaj partikloj (ofte arĝentaj partikloj kovritaj per cezio), kies malantaŭo estas kovrita per arĝenta filmo. Ĉi tiu estas la ĉefa bildiga komponanto.
  • elektronpafilo
  • elektron-kolektilo, kiu estas alterigita metala ringo ĉirkaŭ la ekrano

La ikonoskopo funkcias jene:

  1. Oni ŝargas la platon per la elektronpafilo. Tio metas elektran ŝargon en la lumsentivajn partiklojn.
  2. Oni elmetas la platon al la bildigotaĵo. La lumsentivaj partikloj elmetitaj al lumo perdas ŝargon; ju pli luma, des pli da perdo de ŝargo. Tiel, post tio, la plado portas elektran bildon de la bildigotaĵo.
  3. Oni reskanas la platon per la elektronpafilo. Ajna restanta ŝargo en la partikloj malhelpas reŝargadon per la elektronpafilo; la elektronoj tiel malakceptitaj forreflektiĝas reen en la tubon, kaj estas kolektataj de la elektronkolektilo.
  4. La elektronoj kolektitaj de la elektronkolektilo kaŭzas elektran signalon. Oni amplifas kaj inversigas tiun signalon, kaj registras aŭ transsendas ĝin.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ikonoskopon inventis la rusa-usona inventisto Vladimir Zvorikin. Zvorikin patentis la kernajn mekanismojn de la ikonoskopo per du patentoj en 1923 kaj 1925. Esplorada teamo en la Radioaparata Korporacio de Ameriko (angle Radio Corporation of America, RCA), kiu dungis Zvorikin, unue prezentis la ikonoskopon al la publiko en Junio de 1933. La nomo “ikonoskopo” devenas de la helenaj vortoj εἰκών “bildo” kaj σκοπεῖν “vidi”.

La Germania firmao Telefunken aĉetis la patentrajtojn de RCA kaj uzis ĝin por televide dissendi la Olimpiajn Ludojn en Berlino en 1936.

La ikonoskopo iĝis obsoleta en la 1940-aj jaroj, anstataŭigita de la ortikono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]