Ilfis

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilfis
Ilfis en Langau en Emme-Valo 075.jpg
Ilfis en Langnau en Emme-Valo
Longeco 21,5 km
Alteco de la fonto 1600 m
Meznombra trafluo [1]120 m³/s
Akvokolekta areo 188,0 km²
Alfluantoj Fankhausbach
Alfluas al Emme
Alteco de la enfluejo 645 m
Rivero en Eŭropo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Ilfis estas rivero de la Svisaj Antaŭalpoj en la kantonoj Lucerno kaj Berno. Ĝi estas la ĉefa alfluanto de Emme. La valo de Ilfis estas konsiderata kiel parto de la regiono Emme-Valo.

Enhavo

[redakti] Fonto

La rivero Ilfis fontas norde de la monto Schrattenfluh sur la teritorio de la komunumo Marbach de la distrikto Entlebuch en Kantono Lucerno ĉe la koordinatoj 46°50′20.4″N 7°57′21.6″O  /  46.839°N, 7.956°O / 46.839; 7.956 (Ilfis)Koordinatoj: 46°50′20.4″N 7°57′21.6″O  /  46.839°N, 7.956°O / 46.839; 7.956 (Ilfis).

[redakti] Fluo

La rivero unue fluas norden kaj tiam ĉe la limo de la komunumoj kaj Escholzmatt turniĝas nordokcidenten. Dum unu kilometro ĝi formas la limon inter la kantonoj Lucerno kaj Berno inter Escholzmatt en nordo kaj Kröschenbrunnen, kiel parto de la komunumo Trub en sudo. Sekvas la komunumo Trubschachen, kie de nordo alfluas al Ilfis la rivero Fankhausbach, kiu senakvigas la sudokcidentan flankon de Napf. Tiam la rivero trafluas la komunumon Langnau en Emme-Valo.

[redakti] Alfluo

En Lauperswil Ilfis sur alteco de 645 m s.m. alfluas el orienta direkto al Emme, kiu fluas de nordo al sudo.

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Hidrologiaj datumoj pri Ilfis sur la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Medio

[redakti] Eksteraj ligiloj

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Ilfis
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj