Ilja Leonard Pfeijffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilja Leonard Pfeijffer
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1968 (1968-01-17) (56-jaraĝa)
en Rijswijk
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo poeto • verkisto • kolumnisto • dramaturgoĵurnalisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.iljapfeijffer.nl
vdr

Ilja Leonard PFEIJFFER (n. la 17-an de januaro 1968 en Rijswijk (ZH)) estas nederlanda poeto, klasikisto, dramisto kaj verkisto. La 13-an de majo 2014, li gajnis la Libris Literatuurprijs (grava literatura premio por nederlandlingvaj verkistoj) pro sia romano La Superba. En la jaro 2019 li estis nomumita por la sama literatura premio okaze de sia romano Grand Hotel Europa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Planlingvo[redakti | redakti fonton]

Pfeijffer ŝatis inventi kaj kiel dekjarulo (1976) li inventis propran, imagitan landon, Mokanion (Illö’cä’iiÏ), insularon inter Britio kaj Francio. Krom la infrastrukturo, ankaŭ parlamenta sistemo, komerco, propra valuto (kun surskribo foje en la latina), politikaj partioj, literaturo, nacia himno, nacia flago li ankaŭ laboris plurjare (1981-1982) pri la konstruado de rilata planlingvo, la mokana[1]. Pfeijffer inventis tutan gramatikon kaj vortprovizon kaj verkis sian taglibron en ĉi tiu lingvo. Dum Zomergasten li prezentis la lingvon, kiun li mem desegnis [2].

Ĝenovo[redakti | redakti fonton]

En la somero de 2008, li kaj lia tiama rusa amatino, fotistino Gelya Bogatishcheva, biciklis nepreparite de Leiden al Romo. Post vojaĝo de 2600 km kaj fininte la vojaĝon al Romo, ili revenis al Ĝenovo, kiu tiom plaĉis ke ili tie restis kelkajn monatojn. Lia amatino revenis al sia hejmurbo Amsterdamo, dum li restis en Ĝenovo. Li raportis pri tiu ĉi vojaĝo en la libro De filosofie van de Heuvel - Op de fiets naar Rome en niet terug (La Filozofio de la Monteto - Biciklado al Romo kaj ne reen). Lia romano La Superba, kiu estas odo al la urbo Ĝenovo, estis verkita en Ĝenovo en 2013. Lia vivo, kiun li mem karakterizis per la uzo de alkoholo, kiu determinis lian bildon, reputacion kaj membildon, draste ŝanĝiĝis kiam li renkontis sian italan najbarinon Stella Seitun, kun kiu li nun vivas. Grand Hotel Europa estis dediĉita al Stella kaj nomita "Romano de la Jaro 2018".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Krom poeziaĵoj kaj teatraĵoj, li ĉefe verkis prozon.

Pfeijffer subskribante sian romanon Grand Hotel Europa en Eindhove
Pfeijffer subskribante sian romanon Grand Hotel Europa en Eindhoven (2019).

Prozo (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Rupert: een bekentenis (Rupert: konfeso), 2002, romano;
  • Het ware leven (La vera vivo). 2006, romano;
  • Second Life. Verhalen en reportages uit een tweede leven (Dua Vivo. Rakontoj kaj raportoj el dua vivo), 2007, eseoj;
  • De filosofie van de heuvel. Op de fiets naar Rome (La filozofio de la monteto. Per biciklo al Romo), 2009; vojaĝraporto, kun fotoj de Gelya Bogatishcheva:
  • Harde feiten. 100 romans.(Malfacilaj faktoj.100 romanoj), 2010, noveloj;
  • De Griekse mythen (La grekaj mitoj), 2010
  • La Ministerio de Specifaj Aferoj (2011, kolekto de politikaj kolonoj de NRC Next)
  • Hoe word ik een beroemd schrijver? (Kiel mi fariĝas fama verkisto?), 2012;
  • La Superba, 2013, romano;
  • Happiness Seekers, 2015, nefikcio
  • Brieven uit Genua (Leteroj el Ĝenovo), 2016
  • Peachez, enamiĝo (2017)
  • Flash-fikcio. mallongegaj romanoj (2017, aperinta en la libroserio Literaire juweeltjes (Literaturaj juveletoj), ISBN 978-90-8516-492-0
  • Grand Hotel Europa (2018), tradukita al diversaj lingvoj, interalie la finna (2021, Grand Hotel Europa, ISBN 978-951-24-1756-8), hungara (2021, ISBN 9789635561322). La libro estis la plej vendita libro de 2019 en Nederlando.
  • Kvaranteno . Taglibro en tempoj de poluado (2020)
  • Alcibiades (2023)

Teatraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • De eeuw van mijn dochter (La jarcento de mia filino) , 2007;
  • Malpensa (2008)
  • Aaaaaaaaateemiii! (2009) (Amu min!)
  • La advokato (2017)
  • Achter het huis (2017), adaptado de la Taglibro de Anne Frank
  • Nur Voku Ĝin Amo (2019)
  • Peachez (2019)
  • De Veelstemmige Man (La multvoĉa viro), 2020, kolekto de teatraĵoj.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Ik heb geleerd dat vrijheid alleen vrijheid kan zijn als je bij alles wat je doet als eerste gedachte aan de ander denkt. (Mi lernis ke libereco povas sole esti libereco se vi pensas unue al aliaj homoj en ĉio, kion vi faras).

Persone[redakti | redakti fonton]

  • Li estas praktikanto de la japana luktosporto Aikido.
  • Li loĝas en Ĝenova.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Ilja Leonard Pfeijffers Mocanië. Literatuurmuseum. Alirite la 16-an de februaro 2024.
  2. (nl) Zomergast Ilja Leonard Pfeijffer hoeft zichzelf steeds minder te ‘spelen’ . Arkivite de la originalo, la 21-an de julio 2023.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La magia monto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]