Ilorin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ilorin jam estas milionurbo, administra ĉefurbo de subŝtato Kŭara Ŝtato kaj universitata urbo en Niĝerio.

Loko de Ilorin en Niĝerio

Bazaj informoj

Geografio

Ilorin situas en interna parto de Niĝerio, iomete sudokcidente.

Historio

Joruboj fondis Ilorin-on en 1450. Longe ĝi estis ĉefurbo de diversaj dinastioj. La britoj okupis la urbon en 1897. Universitato fondiĝis en 1975.

Trafiko

Ilorin havas flughavenon. Fervojo inter Lagoso-Kaduno trairas la urbon. Ankaŭ voje estas kontaktoj kun la proksimaj regionoj, en la proksimo aŭtovojo estas konstruata.

Industrio

En Ilorin ne estas gravaj industriaĵoj, oni okupiĝas pri teksaĵoj kaj ceramikaĵoj.

Klimato

Vidindaĵoj

Fontoj