Ilse Buck
El Vikipedio
Ilse BUCK (naskiĝinta la 11-an de majo 1923 en Linz, mortinta la 1-an de aprilo 2012 en Vieno[1]) estis aŭstra gimnastikinstruistino, gvidantino de radielsendoj kaj verkistino.
En Vieno kaj Berlino ŝi estis studanta sportajn sciencojn kaj fariĝis instruistino ŝtate ekzamenita.
Dum 1965-1998 ŝi faris ĉiutage en la radiprogramoj Österreich 1 kaj Österreich 3 de la aŭstria radio elsendon Fit mach mit (germane = "Ni gimnastiku kune!"). Honore ŝi atribue titoliĝis "gimnastikistino de la nacio". Ŝi konatiĝis radie ankaŭ en Bavarujo.
Verkoj [redakti]
- Jung, schlank, gesund durch Isometrik. Eldonejo Frick, Vieno 1970
- Gesund und schlank durch Isometrik, Eldonejo Kremayr & Scheriau, Vieno 1973, ISBN 3-218-00256-7
- Fit bleiben im Beruf. Ausgleichsgymnastik nach arbeitsmedizinischen Grundsätzen, Eldonejo Kremayr & Scheriau, Vieno 1980, ISBN 3-218-00336-9
- Bauch Rein, Brust Raus! Trimm Dich munter!, Eldonejo Domino-Verlag Brinek, Munĥeno 1973
- So bleiben Sie länger fit! Gesundheit und Beweglichkeit bis ins hohe Alter, Eldonejo Ueberreuter, Vieno 2004, ISBN 3-8000-7015-4[2]