Ilustres Ignorantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustres Ignorantes
televida programo
Originala lingvo hispana lingvo
Origina lando Hispanio
Amplekso
Epizodoj 492
Daŭro sen reklamoj 25
Elsendo
Unua elsendo 1 nov. 2008
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Ilustres ignorantes (en esperanto "Eminentaj Ignorantoj") estas hispana televidprogramo prezentita de Javier Coronas kun la kutimaj kunlaboristoj Javier Cansado kaj Pepe Colubi. Nuntempe ĝin elsendas la televidkanalo #0 ĉiusemajne. Antaŭe ĝi estis filmita en la salono Galileo Galilei de Madrido, kvankam tio en kelkaj okazoj ŝanĝiĝis. Ekde januaro 2016 ĝi estis ekfilmita en la Teatro Calderón en Madrido, Hispanio..

En ĉiu programo du invititoj estas prezentitaj (kvar se estas speciala programo). La prezentisto enkondukas temon per ero de filmo aŭ televidserio kiu estu ekzemplo pri la debatota temo kaj sekve, estiĝas pluraj demandoj rilate la temon. Ĉe la fino, la prezentisto realigas plurajn mallongajn demandojn por mezuri la konojn kaj de la invititoj kaj de la kunlaboristoj. Fine, la invititoj ricevas premiojn aŭ donacojn kutime aĉetitajn ĉe malmultekostaj ĉinaj vendejoj kaj iel la donacoj rilatas ankaŭ al la debatita temo.

Tiu ĉi televidprogramo gajnis la Premio Ondas kiel Plejbona programo por Distriĝo en 2014.

Epizodoj kaj procento de spektado[redakti | redakti fonton]

Sezono Epizodoj
1 26
2 17
3 21
4 22
5 22
6 21
7 21
8 20
9 21
10 4
Total 195

Naŭa sezono (2016)[redakti | redakti fonton]

Deka sezono (2016-2017)[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]