El Langui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Langui
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1979 (1979-09-01) (44-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkistokantistomuzikproduktisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Manuel MONTILLA Macarrón (Madrido, 1a de novembro 1979), plej ofte konata kiel El Langui, estas hispana aktoro kaj repisto. Li formis parton de la grupo La Excepción.

Li suferis pro cerba paralizo, sed baraktas por havi normalajn vivon kaj karieron.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

En 2008 li partoprenis en la filmo El truco del manco, pro kiu li ricevis post unu jaro la Goya-premiojn al plej bona novula aktoro kaj al plej bona kanto.

En 2010 li kunlaboris en la kanto de Andrés Calamaro «Te extraño», de la albumo On the Rock kaj publikigis libron kun rakontoj pri sia kvartalo.​

Li estis invittita foje al la programo Buenafuente, speciale en ties lasta etapo, en kiu li partoprenis en la fako Super Pollos, en kiu Andreu kaj Berto priparolis la politikan kaj ekonomian situacion, mikse kun aliaj aferoj de la programo, dum oni kantis repe.

Li kunlaboris en la programo Levántate y Cárdenas matene kaj kunlaboris frumateniĝe en la programo La noche es nuestra en la radio Europa FM de la grupo Atresmedia.

En 2014, li aktoris en la serio Chiringuito de Pepe, de Telecinco, ludante la rolon de Vicente.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Langui en la hispana Vikipedio.