Imre Madách

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MADÁCH Imre

MADÁCH Imre (naskiĝis la 21-an de januaro, 1823, mortis la 5-an de oktobro, 1864) estis hungara poeto, edzo de Erzsébet Fráter. Lia patro estis la samnoma Imre Madách (ĉambelano).

Lia plej signifa verko estas La tragedio de la homo (originale: Az ember tragédiája), tradukita al aro de la lingvoj. Al Adamo kaj Eva, forpelitaj el la Paradiso, Lucifero sendas sonĝon kaj prezentas al ili la estontecon de la homa raso ekde la antikva Egiptio ĝis la pereo pro la malvarmiĝo de la suno. En la lasta verso de la dramo eldiriĝas el la buŝo de Dio la sola ebla vivprogramo: "Mi diris, luktu, hom', kaj firme fidu!"

Li estis membro de Hungara Scienca Akademio kaj membro de Societo Kisfaludy.

En Esperanto aperis

La tragedio de l' homo : drama poemo / Kun dudek desegn. de Miĥaelo ZICHY. El la hungara originalo: K. Kalocsay. – Budapest: Hungara Esperanto-Instituto, 1924. – 237, XXIV p.

La tragedio de l' homo : drama poemo / El la hungara trad.: Kálmán Kalocsay. – Budapest: Corvina, 1965. – 259 p.

Kovrilpaĝo de "La tragedio de l' homo"

Eksteraj ligiloj

greke http://mek.oszk.hu/00900/00919 greke http://mek.oszk.hu/00900/00920 greke http://mek.oszk.hu/00900/00918 greke La tragedio de l'homo