Inca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Balearaj Insuloj
Hist. regiono Katalunaj landoj
Poŝtkodo 07300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 34 577  (2023) [+]
Loĝdenso 590 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 43′ N, 2° 55′ O (mapo)39.7166666666672.9166666666667Koordinatoj: 39° 43′ N, 2° 55′ O (mapo) [+]
Alto 120 m [+]
Areo 58,65 km² (5 865 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Inca (Balearoj)
Inca (Balearoj)
DEC
Inca
Inca
Situo de Inca
Inca (Hispanio)
Inca (Hispanio)
DEC
Inca
Inca
Situo de Inca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Inca (Mallorca) [+]
vdr

Inca [INka] estas municipo kaj urbo situanta en la nord-centra parto de la mediteranea insulo Majorko, en la aŭtonoma komunumo de la Balearaj Insuloj apartenanta al Hispanio kaj la Eŭropa Unio. Ĝi limas al la municipoj Selva, Búger, La Puebla, Llubí, Sinéu, Costich, Sancellas, Binisalem kaj Lloseta. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 34 577 loĝantoj sur areo de 58,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 590 loĝantoj/km².

La municipo estas unu el la dek tri unuoj kiuj konsistigas la tradician regionon Raiguer, kaj inkludas la administran centron de la municipo, kiu ankaŭ estas regiona ĉefurbo, kaj sidejo de la juĝa distrikto, kaj la disajn loĝlokojn Son Bordils, Son Perelló kaj Son Vivot.

La municipo estas grava insula centro de ekonomia evoluo. La ĉefaj agadoj kiel agrikulturo, konstruo, komerco kaj la manufaktura industrio generas 580 milionojn da eŭroj ĉiujare. En la industrio de ŝuoj, teksaĵoj kaj ledaĵoj estas iuj kompanioj, kiuj surmerkatigas siajn produktojn nacie kaj internacie, kiel Camper, Barrats, Lottusse, Carmina, George's, Farrutx kaj Munper, inter aliaj.

La semajna merkato ĵaŭde estas populara, kaj unufoje jare okazas la tiel nomata Dijous Bo (Bona Ĵaŭdo), merkato, kiu allogas homojn el la tuta insulo kaj en kiu diversaj kompanioj profitas por elmontri siajn produktojn. Ĉi tio estas antaŭita de la tiel nomata Dimecres Bo (Bona Merkredo), dum kiu okazas diversaj agadoj kiel koncertoj aŭ aliaj festaj aranĝoj.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Inca interalie en 1877 naskiĝis la pionira majorka esperantisto Bernardo Rabassa Boeras, inĝeniero, direktoro kaj posedanto de „International Institucion Luimica“, kiu ekde sia fondo en 1913 uzis Esperanton en internaciaj rilatoj.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]