Indiĝenaj Dialogoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fondaĵo Indiĝenaj Dialogoj (ID) estis internacia projekto celanta fortigi la povon de organizoj de indiĝenaj popoloj interkomuniki mondskale, flue, kaj malmultkoste.

ID disponigis konektadon per interreto kaj organizis kursojn de Esperanto kiel internacia pontlingvo. Oni elektis Esperanton anstataŭ la angla lingvo aŭ alia granda nacia lingvo pro ĝia internacieco kaj relativa facileco de lernado, kaj ankaŭ ĉar ĝin fortigas centjara movado kaj uzado. Plue, la relativa simileco de Esperanto al iuj grandaj eŭropaj lingvoj faciligas la postan lernadon de lingvoj nuntempe gravaj regione kaj monde, kiaj la angla, hispana, kaj rusa lingvoj.

La projekton iniciatis en 1998 Bessie SCHADEE kaj Sylvain LELARGE de Nederlando kaj José Carlos MORALES, brunka indiĝeno de Kostariko. ID okazigis du mondajn kursojn kaj kvin regionajn de 1999 ĝis 2001, kun reprezentantoj el pli ol dudek popoloj. Ĝin subvencis diversaj internaciaj organizoj, bankoj, naciaj registaroj kaj privataj individuoj.

En la jaro 2000 UEA pruntedonis al la prizorgantoj de la projekto 40 000 guldenojn (18 000 eŭrojn), por ke la projekto ne bankrotu atendante ŝtatan subvencion, kies ricevo ŝajnis certa. Tamen la atendita subvencio de la nederlanda ŝtato neniam estis donita, kaj la projekto iom post iom ĉesis ekzisti. En 2006 la estraro de UEA decidis deskribi la prunton.

La aktuala cirkulero interreta de PIP estas "la kalumeto".

Eksteraj ligiloj