Ingress

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ingress
Disvolvo Niantic
Eldoninto Niantic
Distribuo Google Play
Platformo iOS
Ĝenro pliigita realo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo tuŝekrano
PEGI-klasifiko PEGI 3
vdr

Ingress estas multludista enreta ludo, disvolvita de usona programara firmao Niantic. En komenco, la ludo estis ellasita ekskluzive por Androjdo la 15-a de novembro 2012 kaj fariĝis havebla por iOS la 14-a de julio 2014. La ludo havas historion bazita en sciencfikcio, kaj ĝi enhavas senhaltan apertan rakonton.

Ludmaniero[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu ludo, la konkurado estas unuavice inter du teamoj (Factions). Ludantoj kaptas pordegojn (Portals) en lokoj, kiuj havas kulturan signifon. Pordegojn povas troviĝi, ekzemple, proksime al publikaj artaĵoj, monumentoj, preĝejoj, kaj tiel plu. Post kiam pordegoj estas kaptitaj, ludantoj povas kunligi ilin por krei kampojn de regado (Control Fields) sur geografiaj areoj. Kiam ludanto kreas kampon, lia teamo ricevas kvanton de unitoj de menso (Mind UnitsMU).

Ludantoj povas ankaŭ ricevi punktojn de ago (angle: Action PointsAP), kiam ili faras diversajn agojn en la ludo (ekzemple, detrui/damaĝi pordegon de malamika teamo, kapti/kunligi/ŝargi pordegon, krei kampon de regado, ktp.) Kiam ludantoj ricevas kelkajn kvantojn de punktoj de ago, ilia nivelo povas pligrandiĝi. Estas 16 niveloj en la ludo, kaj ludantoj ĝenerale povas uzi pli fortegan ekipaĵon, kiam ilian nivelo pligrandiĝas. Tamen, kiam ludanto atingas 8an nivelon, li jam povas uzi plej fortegan ekipaĵon. Tial multe da ludantoj kredas, ke novaj ludantoj devas peni atingi 8an nivelon, ĉar ĉi tiu nivelo permesas ilin efektive kontribui al la teamo.

Krom niveloj, ludantoj povas ankaŭ ricevi insignojn, parencaj al diversaj atingoj. Ekzemple, se ludanto vizitas 100 diversajn pordegojn, li ricevas bronzan insignon de Esploristo (Explorer). Ĉiuj insignoj havas kvin nivelojn: bronza, arĝenta, ora, platena, kaj oniksa (aŭ nigra).

Por viziti pordegojn, ludantoj devas fizike movi el unu loko al alia. Oni povas ludi en aŭto, sed tio estas kelkfoje maloportuna kaŭze de rapidecaj limigoj. (Se ludanto movas tro rapide, li ne povas ricevi punktojn de ago aŭ ekipaĵon el pordegoj.

Evoluado[redakti | redakti fonton]

Komerca modelo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]