Ingrid van Houten-Groeneveld
Ingrid VAN HOUTEN-GROENEVELD (naskiĝita Ingrid Groeneveld en 1921) estas nederlanda astronomino, kiu laboris en la Universitato de Leiden.
Ŝi edzigis sian kolegon, la astronomon Cornelis Johannes van Houten kaj havas unu filon, Karel.
En triopa teamo kun Tom Gehrels, la geedzoj van Houten malkovris 4329 asteroidoj. Gehrels ekzamenis la ĉielon per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (1,22 m) de la observatorio de la Monto Palomar, en Usono kaj sendis la platojn al la observatorio de Leiden, kie la geedzoj van Houten analizis ilin por trovi novajn asteroidojn.
La asteroido 1674 Groeneveld estis tiel nomita en ŝia honoro.
Eksteraj ligiloj
- angle Paĝo de Ingrid van Houten-Groeneveld en la Observatorio de Leiden
- nederlande Simpozio organizita por la 85-a naskiĝdato de Ingrid van Houten-Groeneveld