Insulo Cité

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Cité
Insulo Cité en Parizo, oktobro 2004
Insulo Cité en Parizo, oktobro 2004
rivera insulo
Akvejo Sejno
Geografia situo 48° 51′ 17″ N, 2° 20′ 45″ O (mapo)48.8547222.345833Koordinatoj: 48° 51′ 17″ N, 2° 20′ 45″ O (mapo) f1
Insulo Cité (Parizo)
Insulo Cité (Parizo)
DEC
Insulo Cité
Insulo Cité

Map

Areo 0,225 km² f4
Administrado  Francio (Parizo)
Loĝantaro 1 168 (2007)
5 191 loĝ./km²
vdr

La insulo Cité (prononcu [site]), aŭ franclingve Île de la Cité, estas unu el la du insuloj de Parizo. Ĝi konsistigas la historian kaj geografian centron de la franca ĉefurbo : tie estis fondita la antikva urbo Lutetia. La insulo troviĝas en la riverego Sejno. La alia insulo de Parizo, Saint-Louis, situas okcidente de la insulo Cité.

Ekde la romia periodo, la okcidenta pinto de la insulo gastigis palacon, dum la orienta parto estis dediĉita al religio, precipe post la konstruo je la 10-a jarcento de la unua katedralo, kiu antaŭvenis la nunan katedralon Dipatrino de Parizo. Inter tiuj du areoj etendiĝis ĝis la mezo de la 18-a jarcento loĝejoj kaj butikoj. Ekde tiam estis starigitaj variaj konstruaĵoj rilataj al juro, ekzemple la polica prefektejo, la tribunalo de Parizo, la malsanulejo Hôtel-Dieu kaj la tribunalo pri komerco.

Hodiaŭ, nur la okcidenta kaj norda pintoj de la insulo konservas loĝejojn. El tiuj ĉi, kelkaj belegaj domoj datiĝas de la 16-a jarcento.

vidu ankaŭ