Insulo Granita
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 16 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Insulo Granita – angle Granite Island - estas malgranda insulo proksime de la loko Victor Harbor en Suda Aŭstralio, ne malproksime de la ĉefurbo de Suda Aŭstralio, Adelajdo. La parte imprese grandaj rokegoj de la insulo estas, iel indikas la nomo, plejparte el la mineralo granito.
La insulo estas neloĝata, tamen ekzistas konstruaĵoj sur ĝi. Temas pri populara turisma vidindaĵo, aparte por tiuj kiuj venas por vidi bluajn pingvenetojn kiuj kovas kaj vivas sur la insulo.
La insulo estas atingebla pere de diga vojo de la kontinenta parto de Aŭstralio, aŭ perpiede aŭ veturante sur tramo tirita per ĉevalo.
Eksteraj ligiloj[redakti]
informejo de la ŝata departemento por medioprotekto kaj naturaj heredaĵoj
reta fotilo sur la Insulo Granita, kiu ĉiuminute liveras aktualan foton
Koordinatoj: 35° 33' sude, 138° 37' oriente

