Insulo Orleano
El Vikipedio
| Île d’Orléans | ||
|---|---|---|
| Satelita vido de la Insulo Orleano, centre la bildo. | ||
| Situo | rivero Sankt-Laŭrenco | |
| Geografia situo | 46° 54′ N, 71° 0′ W46.9-71137Koordinatoj: 46° 54′ N, 71° 0′ W | |
|
|
||
| Longo | 33 km | |
| Larĝo | 8 km | |
| Areo | 191,78 km² | |
| Plej alta loko | 137 m | |
| Loĝantaro | 7 000 37 loĝ./km² |
|
La Insulo Orleano (france Île d'Orléans) estas insulo apud Kebeko, situanta ĉe la rivero Sankt-Laŭrenco.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
32 km longe kaj 8km larĝe, 6900 homoj loĝas tie. Somere, pro la feriuloj kaj la sezonaj laboristoj, la loĝantaro duobligas. Oni trovas la faman preĝejon Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans, la plej malnova preĝejo de la insulo.
Estas la ponto de la Insulo Orleano, inaŭgurita la 6-an de julio 1935, kiu ligas Kebekon kaj la Insulon Orleano per Beauport kaj Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans.
Geografio [redakti]
La regiona graflanda magistrato de L'Île-d'Orléans entenas la insulon kaj la jenajn ses magistratojn:
- Sainte-Famille
- Saint-François-de-l'Île-d'Orléans
- Saint-Jean-de-l'Île-d'Orléans
- Saint-Laurent-de-l'Île-d'Orléans
- Sainte-Pétronille
- Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans
Insulo Orleano kaj Kebekia kulturo [redakti]
Pluraj kebekiaj kantistoj faris kanton kun inspiro de la insulo Orleano:
- Yves Duteil faris referencon al la insulo kun sia kanto La langue de chez nous.
- Félix Leclerc faris kanton Le Tour de l'île.
- Jean-Pierre Ferland estis inspirata de la insulo per la kanto Chanson pour Félix
- Sylvain Lelièvre same agis kun la kanto Le fleuve
- Monique Leyrac faris same kun la kanto La fille de l'île