Inter fantomoj
Inter fantomoj (hispanlingve: Entre fantasmas) estas romano de la kolombia verkisto Fernando Vallejo (Literaturpremio Rómulo Gallegos 2003) eldonita en 1993. Ĝi estas la kvina libro de La rivero de la tempo (El río del tiempo). Temas pri membiografia romano rakontanta parton de la jaroj vivitaj en Meksikurbo, kie Vallejo loĝas ekde 1971.
Resumo
La romano komencas memorigante la tertremon de Meksiko de 1985:
|
Stilo
Ĉi libro, tia kia la aliaj de La rivero de la tempo, havas ofte monologan stilon.
Roluloj
La roluloj estas ĉiuj laŭvice elnomitaj mortuloj de la rakontisto kaj la rakontisto mem:
Fernando Vallejo
Brujita: la hundino de Fernando Vallejo
Anekdotoj pri Esperanto
En ĉi verko Inter fantomoj Vallejo rakontas, ke lia onklo Iván estis esperantisto:
„ Mi tío Iván, el dermatólogo, el que se especializó en la Argentina, recetaba una pomadita de cera de abeja incolora, inodora. Pero con tal convicción que: "A la salida le paga a la señora dos pesos". Dos nada más, era un santo. Y un sabio. Sabía, aparte de las lenguas manidas, hebreo, sánscrito, hindi y esperanto, y estaba aprendiendo chino y volapuk cuando se dejó morir. - Mia onklo Iván, la dermatologo, tiu, kiu specialiĝis en Argentinio, preskribis pomadeton abelvaksan nekoloran, neodoran. Sed per tia konvinko, ke: "Dum eliro vi pagu al la sinjorino du pesojn". Du, nenio pli; li estis sanktulo. Kaj saĝulo. Li scipovis, aldone al la gurditajn lingvojn, la hebrean, la sanskritan, la hindian kaj Esperanton, kaj li estis lernanta kaj la ĉinan kaj volapukon ekkiam li lasis sin morti. ”
— 'Inter fantomoj' en 'La rivero de la tempo', p. 624