Intermezzo (Strauss)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Intermezzo
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
vdr

IntermezzoEine bürgerliche Komödie mit sinfonischen Zwischenspielen in zwei Aufzügen (Intermezzo – burĝa komedio kun simfoniaj interludoj en du aktoj), verknumero opus 72, estas la oka opero de Richard Strauss. La libreton verkis la komponisto mem. La unua prezentado okazis la 4-an de novembro 1924 en la teatro je Dresdeno.

Ekestohistorio[redakti | redakti fonton]

Richard Strauss komence de la 20-a jarcento
Pauline Strauss de Ahna (1894), edzino de la komponisto

Post finverkado de Die Frau ohne Schatten Strauss petis sian libretiston Hugo von Hofmannsthal en 1916 pri „realisma karakterkomedio“ kiel mala poluso. Hofmannsthal rifuzis kaj rekomendis dramiston kaj kritikiston Hermann Bahr. Ĉar Strauss intencis operon kun membiografiaj trajtoj, Bahr konsilis al la komponisto, verki la libreton sub instrukcio. Strauss ellumigis bonegan komediotekston, la ĉefroluloj estas ne malfacile rekoneblaj kiel la geedzoj Strauss. Li metis antaŭ la partituron tamen iom longan teorian enkondukon, en kiu li klarigis la koncepton de la opero. Strauss vidis en ĝi pli ol membiografia „efektaĵo“ aŭ „anstataŭilo ĝis la venonta Hofmannsthal“, kvankam li iam esprimiĝis tiusence.

Prezentohistorio[redakti | redakti fonton]

La unua prezentado okazis la 4-an de novembro 1924 en Dresdeno, la direktadon tenis Fritz Busch (kun Lotte Lehmann kiel Christine). En la publiko la opero estis pro la membiografiaj „senvualigoj“ granda sukceso, la kritikistaro traktis ĝin pro la sama kaŭzo tre malfavore (Paul Hindemith jen interese estis escepto). Post malfortiĝo de la „sensacio“ je granda bedaŭro deflanke de la komponisto rapide trankviliĝis la intereso pri la opero, ankaŭ nuntempe Intermezzo nur malofte estas prezentata, ekzemple en la jaro 2008 je la operejo de Zuriko en enscenigo de Jens-Daniel Herzog sub direktado de Peter Schneider.

Orkestro[redakti | redakti fonton]

  • 2 grandaj flutoj (2-a ankaŭ fluteto), 2 hobojoj (2-a ankaŭ angla korno), 2 klarnetoj (2-a ankaŭ basklarneto), 2 fagotoj
  • 3 kornoj, 2 trumpetoj, 2 trombonoj, tubjo
  • timbaloj, tamburego, tamburoj, cimbalo, triangulo
  • harpo, piano, harmoniumo
  • 12 unuaj violonoj, 12 duaj violonoj, 8 vjoloj, 6 violonĉeloj, 4 kontrabasoj.

Agado[redakti | redakti fonton]

Scenejo: la vilao de kortega kapelmajstro Storch; sledoglitejo ĉe Grundlsee; salono en Vieno; Prater en Vieno

Unua akto[redakti | redakti fonton]

Fama tonpoeto kaj kortega kapelmajstro Storch devas iri al laboro en Vieno. La vojaĝopreparoj kondukas al – evidente kutima – malpaco kun lia zorgeme sintruda edzino Christine. Post lia forvojaĝo Christine konatiĝas kun barono Lummer, kiun li renversas je la sledoglitado. Ŝi volas skribi al sia edzo rekomendleteron por la juna viro, kiu volas studi, rifuzas tamen Lummer-on ĉagrenite, kiam li petas ŝin pri mono. Ŝi furiozegas, kiam la poŝto alportas frivolan leteron de certa „Mieze Meier“ al ŝia edzo. Christine volas la separadon kaj sendas telegramon al Vieno - „Ni estas separitaj por ĉiam!“

Dua akto[redakti | redakti fonton]

Vieno - Storch en skato-rondo. Alvenas al telegramo de Christine. Storch, kiu ĵus ŝirmis sian edzinon en la vira rondo, estas konsternita, komprenetas tamen post kelka tempo la eraran interŝanĝon. Kapelmajstro Stroh, la „konato“ de Mieze Meier kaj vera ricevonto de la letero, devas klarigi la eraron. Repaciĝo en la domo Storch – la geedzoj denove ridas pri sia „modela“ geedzeco.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Strauss klarigis en sia enkonduko en la partituron la celon de sia verko: vortkomprenebleco. La kantvoĉoj staras en la malfono, la orkstro nur asistas. Strauss volis krei „germanan parlandon“. La rapidan sinsekvon de la operaj scenoj interligas interludoj, kiuj muzike enkondukas aŭ daŭrigas la agadon (ekzemple la „kartomiksadon“ per la piano antaŭ la skatosceno). Opero grandiozstila okazas nur en la finalo. Ulrich Schreiber [1] opinias la originalan partituron por unu el la „estetike plej interesaj“ kaj por unu el la subtaksataj verkoj de la tonpoeto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ulrich Schreiber: Opernführer für Fortgeschrittene - Band 3. Bärenreiter, Kassel 2000, ISBN 3-7618-1436-4.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]