Internacia Unuiĝo de Eldonistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Unuiĝo de Eldonistoj
organizaĵo
Komenco 1896 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Ĝenevo
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
José Borghino vd
Ĉefestro(j) Karine Pansa vd
Membro de International Association of Scientific, Technical, and Medical Publishers vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

La Internacia Unuiĝo de Eldonistoj (france Union Internationale des Éditeurs (UIE), angle International Publishers Association (IPA), germane Internationale Verleger-Union) estas neregistara organizaĵo kiu reprezentas la eldonindustrion internacie.

Ĝi estis fondita en Parizo en 1896 [1] por reprezenti la interesojn de eldonistoj de libroj, muziko kaj revuoj. Ĝi estas precipe devontigita al protektado de aŭtoraj rajtoj kaj kopirajtoj same kiel gazetara libereco.

La tegmenta organizaĵo, kiu kunigas 76 landajn, regionajn aŭ specialiĝintajn eldonajn asociojn el 65 landoj, [2] estas neregistara organizaĵo kun konsultiĝa statuso ĉe Unuiĝintaj Nacioj [3].

Ĝis 1962 la ĉefsidejo de la organizaĵo estis en Zuriko ; la hodiaŭa ĉefsidejo estas en Ĝenevo .

Ekde 2005, la UIE aljuĝas la Premion Libereco por Publiki al homoj kiuj faris specialan kontribuon al la libereco de la skriba vorto. En 2016 la premio estis renomita la Prix Voltaire (de).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]