Intifado

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La vorto intifado venas de la araba vorto انتفاضة ("intifada"), kiu signifas "forskui". Dum la Palestinana ribelo, kiu komenciĝis en 1987, ĝi fariĝis la nomo por la nesenperforta ribelo kontraŭ Israelo, fare de la Palestinanoj, kiuj vivas en Cisjordanio kaj Gaza. Laŭ la komuna difino estis du intifadoj: la unua, kiu komenciĝis en 1987 kaj daŭris kelkajn jarojn; kaj la dua, kiu komenciĝis en la jaro 2000 kaj fine de 2005 ankoraŭ daŭras.

La unua intifado komenciĝis spontanee en 1987, en la formo de manifestacioj kaj strataj bataloj por protesti kontraŭ la Israela milita okupado de Cisjordanio kaj Gaza, kiu daŭras de 1967. Unuiĝintaj Nacioj efektive postulis, ke la Israelanoj forlasu tiujn teritoriojn, sed multaj Israelanoj respondas, ke Ĉisjordanio kaj Gaza estis konkerataj kiel defenda ago dum la sestaga milito, komencita de najbaraj arabaj ŝtatoj kun la celo detrui Israelon. Tamen la kondiĉoj por la araba loĝantaro en tiuj teritorioj, kiu nun nombras 3 milionojn, estas tre malfacilaj, kaj la Israelanoj konstruis multajn koloniojn en tiuj regionoj.

Dum la intifado, la Palestinanoj ofte uzis ŝtonojn kaj Molotov-koktelojn kiel armilojn, sed la Israela armeo estis multe pli bone trejnita kaj armita, kaj ĝi finfine subpremis la ribelon.

En 1991, la situacio trankviliĝis, kaj en 1993, kiam estis subskribita la Interkonsento de Oslo, oni povis rigardi la intifadon finita.

En oktobro 2000 komenciĝis nova grand-skala ribelo, kelkajn horojn post la provoka vizito de la estro de la Israela opocizio Ariel Ŝaron al Haram Al Sharif, sankta loko por Islamanoj. Tamen, laŭ multaj komentistoj, la intifado ne estis spontanea, sed jam de longe planita de la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato.

Dum la dua intifado, la perforto estis pli akra ol dum la unua, kaj ĝis nun jam mortis pli ol 1.000 Israelanoj kaj pli ol 3.000 Palestinanoj. Ekstremismaj Islamaj organizaĵoj kiel Hamas kaj la Islama Ĝihad organizis jam multajn terorismajn atencojn kontraŭ ordinaraj Israelanoj.

La nuna intifado en la regiono estas multe diskutata en la tuta mondo. Dum multaj homoj kredas, ke la palestina loĝantaro havas la rajton je sendependeco kaj jam estis multe provokita, aliaj respondas, ke la sendistinga uzo de perforto kontraŭ ordinaraj israelanoj estas nepravigebla, kaj memorigas ke Jaser Arafat rifuzis la interkonsenton proponitan de la Israela ĉef-ministro Ehud Barak en Camp David kelkajn monatojn antaŭ la intifado. La agado de la Israela armeo por subpremi la intifadon estas vaste kritikata pro la fakto, ke ĝi kreas multajn malfacilaĵojn por ordinaraj Palestinanoj kaj kaŭzis la morton de senkulpaj homoj. Tamen laŭ aliaj observantoj Israelo rajtas defendi sin mem kontraŭ terorismo, kaj la pli ekstremaj Palestinaj organizaĵoj ĉiuokaze ne haltigos sian terorisman kampanjon ĝis la kompleta forviŝo de Israelo.