Intolerance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maltoleremo: Lukto de Amo Tra la Epokoj
muta filmo
Originala titolo Intolerance: Love's Struggle Throughout the Ages
Produktadlando  Usono
Originala lingvo silenta
(kun anglaj intertekstoj)
Kina aperdato 5-a de septembro 1915
Daŭro 163 minutoj (originale)
Ĝenro Historia dramo
Kameraado Billy Bitzer, Karl Brown
Buĝeto Usona $2.000.000 (taksata)
Reĝisoro(j) D.W. Griffith
Produktisto(j) D. W. Griffith
Scenaro D. W. Griffith
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Joseph Carl Breil
Ĉefrolantoj Mae Marsh
Robert Harron
Produktinta firmao Triangle Distributing Corporation
IMDb
vdr

Intolerance: Love's Struggle Throughout the Ages (el la angla lingvo: "Maltoleremo: Lukto de Amo Tra la Epokoj") estas grandioza silenta filmo de la jaro 1915, farita de la reĝisoro D. W. Griffith. Ĝi estis farita kiel respondo al kritikantoj kiuj kontraŭis la rasismon montratan de lia antaŭa filmo, The Birth of a Nation ("La Naskiĝo de Nacio").

La realaj kostoj de la produktado de Intolerance ne estas konataj, sed laŭ la plej bonaj taksoj temas pri pli-malpli du milionoj da Usonaj dolaroj, granda monsumo en tiu tempo, kaj ĝi estis la plej multekosta filmo de tiu epoko. Kiam la filmo malsukcesis finance, la studio de Griffith ("Triangle Studios") bankrotis.

La filmo estis gigante desegnita, kun malsimplaj kostumoj, kaj pli ol 3.000 ekstraaktoroj. La filmo konsistas de kvar distingaj sed paralelaj epizodoj kiuj montris netoleremon de homaro dum kvar epokoj el monda historio tra 2.500 jaroj:

  1. Antikva Babilona epoko (539 a.K.) montras la falon de Babilono kiel rekta rezulto de netoleremo de konflikto inter adorantoj de du babilonaj dioj.
  2. Judea epoko (ĉ. 27 p.K.) rakontas kiel netoleremo kaŭzis la krucumon de Jesuo.
  3. La Renesanco en Francio rakontas pri la malsukceso de la Edikto de Toleremo kiu kaŭzis la Masakron de Sankta Bartolomeo.
  4. Moderna Usono (1914) montras kiel krimo, morala puritanismo, kaj konfliktoj inter senkompataj kapitalistoj kaj strikantaj laborantoj malhelpis la vivojn de usonanoj.

En 1989, Intolerance estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.