Inupiaka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Inupiaka
Parolata en Alasko; antaŭe Islando "Big Diomede" (Rusio)
Denaskaj parolantoj ĉ. 3500
Lingvistika klasifiko
a lingvo
a lingvo
Inuka lingvo

Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ik
  ISO 639-2 ipk
v  d  r
Information icon.svg

La inupiaka estas makrolingvo ipk en la inuita lingvo parolata en la nordo kaj nordokcidento de Alasko. Estas pli malpli dek mil parolantoj; la popolo nomiĝas Inupiatoj.

La inupiaka lingvo de Alasko havas tri ĉefajn dialektgrupojn kaj kvin dialektojn.

  • La nordalaska grupo inkluzivas:
1. la dialekto de la Alaska Norda Inklino [North Slope], parolata laŭ la longo de la arkta marbordo kaj tiel sude kiel la urbo Kivalina.
2. la dialekto Malimiut, parolata sude de Kivalina kaj ĉirkaŭ Kotzebue, laŭ la Rivero Kobuk kaj ĉe la ekstremo de la Markolo Norton [Norton Sound], en Koyuk kaj Unalakleet.
3. la dialekto Nunamiu.
4. la dialekto de la Beringa Markolo, parolata ĉe King Island kaj la Diomede-oj kaj en la vilaĝoj norde de Nome.
5. la dialekto Qawiaraq, parolata en Teller, proksime de la origina vilaĝo Qawiaraq, kaj en la vilaĝoj sude de Nome ĝis Unalakleet.

Lingvistiko[redakti | redakti fonton]

La dialektoj de la inupiaka, same kiel aliaj eskimo-aleutaj lingvoj, reprezentas specifan tipon de aglutinaj lingvoj nomitan polisinteza lingvo: ĝi "sintezas" radikon kun diversaj gramatikaj afiksoj por krei longajn vortojn kun kvazaŭ-fraza senco.

La inupiaka havas tri bazajn vokalojn: 'a', 'i' kaj 'u'. Kiel mallongaj vokaloj, 'a' pronociĝas kiel la 'u' en la angla 'nut', t.e. malferma, centra vokalo; 'i' kaj 'u' estas samaj kiel en Esperanto. Estas ankaŭ longaj formoj de la vokaloj, skribitaj kiel 'aa', 'ii' kaj 'uu'. En la inupiaka, longaj kaj mallongaj vokaloj devas esti distingitaj ĉar ili faras malsamajn vortsignifojn. La mallongaj vokaloj povas esti kunigitaj por krei diftongojn 'ai', 'ia', 'au', 'iu', kaj 'ui'.

La inupiaka havas 14 konsonantojn. Ĉiuj eksplodaĵoj estas senvoĉaj, kio signifas, ke la inupiaka havas la sonojn 'p', 't' kaj 'k' sed ne tiujn de 'b', 'd' kaj 'g'. La konsontanto, kiu skribiĝas 'q', similas al 'k', sed ĝi pronociĝas pli malantaŭe en la gorĝo. La inupiaka sono, kiu skribiĝas 'g' en Alasko prononciĝas kiel franca 'r'.

Skribaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

La lingvo unue skribiĝis kiam esploristoj alvenis en Alaskon kaj komencis skribi vortojn de la indiĝenaj lingvoj. Ili adaptis la literojn de sia lingvo por transskribi la sonojn de la nova. Ofte la literumado estis nekongrua, ĉar la skribantoj inventis ĝin laŭbezone. Nekonataj sonoj ofte estis konfuzitaj kun aliaj sonoj, tiel ke ekzemple 'q' oni ofte aŭdis kvazaŭ ĝi estus la sama sono kiel 'k', kaj oni ofte preteratentis la longecon de la vokaloj.

En 1946, Roy AHMAOGAK, inupiaka Presbiteriana pastro el Barrow, laboris kun Eugene Nida, membro de la Somera Instituto de Lingvistiko, por krei la aktualan skribsistemon de la inupiaka, kiu baziĝas sur la latina alfabeto. Malgraŭ kelkaj postaj ŝanĝoj —plej grava estis la ŝanĝo de 'k' al 'q'—la sistemo estis plejparte bona kaj ankoraŭ uziĝas hodiaŭ.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]