Irakli Okruaŝvili

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irakli Okruaŝvili

Irakli Okruaŝvili (kartvele ირაკლი ოქრუაშვილი; naskiĝis en 1973 en Cĥinvalo) estas kartvela juristo kaj politikisto. Ekde majo 2004 ĝis novembro 2006 li estis ministro de defendo.

Dum sia laboro en la posteno de ministro, Okruaŝvili famiĝis kiel akra komentanto kaj subtenanto de la ideo perforte aligi al Kartvelio la fakte sendependajn Abĥazion kaj Sud-Osetion. Interalie, en 2006 li promesis "renkonti la novan jaron en Cĥinvalo". Nelaste pro tiaj komentoj, kiuj damaĝis la imagon pri Kartvelio en la internacia nivelo, Okruaŝvili estis eksigita — tiel opinias politologoj.[1]

El Ministerio de defendo Okruaŝvili transiras al Ministerio de ekonomia evoluo, ankaŭ tie li estis ministro, sed nur dum sep tagoj, post kiuj li eksiĝis laŭ sia iniciato.

En septembro 2007 Okruaŝvili elpaŝis kun forta kritiko de la prezidento Saakaŝvili kaj de la Nacia Partio de Kartvelio. Du tagojn poste li estis akuzita pri korupteco kaj devis forlasi Kartvelion por eviti enkarcerigon. Li establiĝis en Parizo, kie li ricevis oficialan statuson de politika ekzilito la 22-an de aprilo 2008.[2] La 10-an de septembro samjare, franca juĝejo rifuzis fordoni la politikan ekziliton Irakli Okruaŝvili al Kartvelio.[3]

Referencoj

Ŝablono:Ĝermo-biografio Ŝablono:Ĝermo-politiko