Isik-Köl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la lago vidata el la kosmo, septembro 1992
Isik-Köl vespere 2002
plaĝo de Isik-Köl 2002

Isik-Köl (kirgize Ысык-Көл, ruse Иссык-Куль ["Issyk-Kul"]) estas la dua plej granda monta lago en la mondo. Ĝi situas proksime al la limo de Ĉinio en la nordoriento de Kirgizio. Isik-Köl trakukiĝas “varmega lago” — kio indikas ke la lago neniam frostiĝas. La lago donas sian nomon al la ĉirkaŭa provinco Isik-Köl, kies loĝantoj plejparte loĝas ĉe la laga bordo, aparte en la urboj Balikĉi proksime de la okcidenta laga finaĵo, kaj la provinca ĉefurbo Karakol proksime de ĝia orienta finaĵo.