Islama bankado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Islama banko)

Islama banko estas banko kiu funkcias laŭ la leĝoj de Islamo. La koncepto pri islamaj bankoj devenas de la Korana malpermeso pri pruntedono kontraŭ interezorentumo. (Fakte, tiu malpermeso ĉeestas ankaŭ en kristanismo, sed ĝi ne plu estas obeata.)

La banko uzas kelkajn teknikojn por pruntedoni monon sen interezo. Ekzemple, se kliento volus prunti monon por aĉeti domon, anstataŭ pruntedoni la monon rekte al la kliento, la banko aĉetus la domon, kaj vendus la domon al la kliento por pli alta prezo. La kliento povas repagi per partpagoj. Ĉar la banko (ne la kliento) aĉetis la domon, la banko posedas la domon, por protekti sin se la kliento ne povas repagi. Kiam la tuta prezo estas pagita, la kliento posedas la domon.

La unua provo pri islama banko okazis en Pakistano fine de la jaroj 1950-aj, sed fiaskis. La dua okazis en Egipto inter 1963 kaj 1967. Post malfacilaĵoj ĝi fine fariĝis la "Nasser-a socia banko" en jaro 1971.

Imite de la Egiptia modelo aliaj islamaj bankoj estiĝis en Malajzio jare 1963 kaj Dubajo jare 1975. En 1985 ekestis islama banko en Sauda Arabio: Al-Rajhi Banking Investment Corporation, kaj en 1975 la aro de islamaj landoj fondis multnacian islaman bankon pri disvolviĝo.

En Bangladeŝo islama banko estas reprezentata per Islami Bank Bengladesh Ltd.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]