Israelo en la Eŭrovido-Kantokonkurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teapacks en Helsinko (2007)
Boaz Mauda en Beogrado (2008)

Kvankam ĝi ne estas en Eŭropo, Israelo rajtas partopreni en la Eŭrovido-Kantokonkurso kiel membro de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio. Ĝi debutis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1973.

Israelo gajnis en Eŭrovido 3 fojojn. Izhar Cohen(יזהר כהן) kaj Alphabeta gajnis en 1978, en Parizo, per la kanto "A-Ba-Ni-Bi", kiu originas el israela infanludo, kiu konsistas el kodigita lingvaĵo al kiu oni aldonas la sonon /b/ kaj la vokalo de la silabo. Sekvajare la lando denove venkis, en Jerusalemo, per la kanto "Hallelujah" interpretita de Gali Atari & Milk and Honey, sed ili ne povis defendi la titolon denove en 1980 pro nekonataj kialoj. La tria venko, sufiĉe polemika, estis en Birmingham en 1998 kiam Dana International, transgenrulo, reprezentis la landon per la kanto Diva, provokante la koleron de multaj ortodoksaj judoj en sia naskiĝlando.

La interpretado de Shiri Maymon en 2005 en Kievo denove estis sukceso por Israelo kiu estis en unu el la 5 unuaj lokoj kaj certigis ĝian partoprenon por la sekvajara eldono en Ateno. En 2006 Israelo estis reprezentita de Eddie Butler per la kanto "Together We Are One", kiu restis en la antaŭlasta pozicio, nur kun kvar poentoj. La komitato por Eŭrovido de IBA elektis al la muzikbando Teapacks por reprezenti la landon en la duonfinalo de Eŭrovido-Kantokonkurso 2007, per la kanto "Push the bottom", sufiĉe polemika ĉar ĝi estis rilatiĝinta de multaj kiel kritiko al Irano. Malgraŭ la kontraŭdiroj, la kanto estis preteratentata en la voĉdonado kaj la muzikgrupo finiĝis en la 24-a loko el 28, kaj ne eniris en la finalon.