István Breyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Breyer
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1880 (1880-08-04)
en Budapeŝto
Morto 28-an de septembro 1940 (1940-09-28) (60-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungaralatina
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

István Breyer [iŝtvAn brejer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Breyer István estis hungara katolika pastro, episkopo de Győr.

Blazono de Breyer

István Breyer[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1880 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de septembro 1940 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Breyer maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis teologion, fine li pastriĝis en 1903. Komence li estis pastro de abatinoj kaj samtempe li instruis, en 1907 eklezia arkivisto, en 1913 sekretario. Inter 1915-1917 li havis altan postenon en la ministerio. Li atingis la postenon kanoniko en 1917, inter 1922-1928 li faris administrajn taskojn, poste li estis jaron seminariestro. En 1929 li estis levita titulara episkopo, en 1933 dioceza episkopo, samtempe li estis senatano. Post sia morto li estis entombigita en Baziliko-katedralo de Győr.

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A szeplőtelen fogantatás. Avató értekezés a hittudomány köréből (disertaĵo, 1904)
  • pluraj ekleziaj paroladoj
  • artikoloj en katolikaj gazetoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]