István Losonczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LOSONCZY István (pro. loŝonci) estis hungara grandbienulo, magnato, kapitano de Temeŝvaro naskita ? kaj mortinta en Temeŝvaro la 27-an de julio 1552.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Losonczy staris komence flanke de reĝo Johano la 1-a (Hungario), poste li aliĝis al Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio). En 1542 li partoprenis la sieĝadon sensukcesan kontraŭ Peŝto en la armeo de Ferdinando. En 1547 li iĝis ĉefprefekto de departemento Nógrád. En 1551 li partoprenis la militmarŝon kontraŭ Transilvanio. En la sama jaro li iĝis ĉefprefekto de Temes kaj kapitano de Temeŝvaro. En 1552 post unumonata sieĝado turka, li kapitulacis al paŝao Ahmed precipe je la postulo de germanaj kaj hispanaj dungsoldatoj. Je la elirado el la fortikaĵo la turkoj atakis la gardistaron de la fortikaĵo, li iĝis vundite kaptito kaj la paŝao senkapitigis lin.

Fonto[redakti | redakti fonton]