István Schrodt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Schrodt
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1888 (1888-03-28)
en Budapeŝto
Morto 21-an de novembro 1962 (1962-11-21) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

István Schrodt [ŝrot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schrodt Istvan estis hungara inĝeniero, profesoro.

István Schrodt [1] naskiĝis la 28-an de marto 1888 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de novembro 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Schrodt frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1909. Post 2 jaroj li ekinstruis en altlernejo. Li doktoriĝis en 1912 pri teknologio, en 1917 pri filozofio. En 1935 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Depost la 2-a mondmilito li okupiĝis pri varmoteknologio, sunenergio, senflama brulado. Li havis patenton pri profitado de energio de karbonata acido. Li kandidatiĝis en 1952, li ricevis premion en 1919.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Technikai hőtan (1949) - studenta lernolibro
  • Részletes műszaki hőközléstan (sen eldonjaro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.