István Tóth (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István TÓTH [iŝtvAn tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth István estas rumania hungara-brita-aŭstrala kemiisto, farmakologo, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio.

István Tóth [1] naskiĝis en 1946 en Rumanio en Șimleu Silvaniei.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Tóth apartenas al la hungara minoritato en Rumanio. Li akiris kemian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1968. Inter 1972 kaj 1975 li laboris kun la akademia esplora grupo pri alkaloidoj, poste li pasis lernojaron en universitato en Otavo. Inter 1977 kaj 1987 li laboris en kemia instituto en Budapeŝto, poste li instruis en universitato en Londono ĝis 1999. Li kandidatiĝis (CSc) en 1979, li doktoriĝis en 1994 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 2000 li instruas en universitato de Kvinslando. Li okupiĝas pri efikoj de medikamentoj kaj vakcinoj en la histoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Untersuchungen über Verbindungen mit Berban-Gerüst, I: Synthese von Dimethoxy-despyrrolo-yohimbin und Dimethoxy-despyrrolo-Beta-yohimbin (1972) - kun aliaj
  • Waterproofing composition for buildings (1985) - kun aliaj
  • Lipidic amino acid based synthetic drug delivery system (1995) - kun aliaj
  • Versatile peptide dendrimers for nucleic acid delivery (2005) - kun aliaj
  • Structure-Activity Relationship of Lipid Core Peptide-based Group A Streptococcus Vaccine Candidates (2016) - kun aliaj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.