István Végh (krongardisto)
István Végh [iŝtvAn vEg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Végh István estis hungara krongardisto, membro (direktora en 1830) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis verebi.
István Végh naskiĝis en 4-a de aŭgusto de 1762 en Vieno[1]. Li mortis la 20-an de septembro 1834 en Damonya.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Végh lernis en Buda, poste li eklaboris en la sama urbo en la municipa administrado. En 1783 li estis nomita sekretario, en 1787 konsilisto. En 1807 li iĝis departementestro de Baranya (historia departemento). Tiutempe li estis estro de la hungara nobela armeo. Li havis konstante diversajn poziciojn, ekzemple inter 1797-1827 li estis kvazaŭ diplomato de la kortego. En 1925 li elektiĝis krongardisto. Li pensiuliĝis en 1833. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn. Li ricevis premion en 1810.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Panegyricus divo Francisco Xaverio (1777)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero V kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero V kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre en la 2-a punkto)