Istvan Bierfaristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Istvan Bierfaristo estas pseŭdonimo por Steven Brewer [stivn bruer] kaj lia frato Philip Brewer [filip bruer], usonaj esperantisto-amuzuloj kiuj ŝerce pretendas esti "zne-majstro" kaj grava Esperanto-aŭtoro. Ili verkis kelkajn hajkojn – kelkaj tute ŝercaj aŭ ironiaj, aliaj pli profundaj, sed tro videble neprofesiaj (interalie ili emas forgesi akuzativojn kaj ligo-strekojn) – laŭ ili mem, laj plej konataj estas la serio Printempaj Salamandroj.

Istvan devenas de la hungara nomo István [Iŝtvan] = Stefano. Bierfaristo estas la traduko de la angla vorto brewer.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo lia, kun hajkoj: http://www.bierfaristo.com/