Ivalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aerodomo de Ivalo

Ivalo (nordsamee Avvil, inarisamee Avveel, skoltsamee Âˊvvel) estas setlejo kaj administra centro de komunumo Inari en finna Laponio. Ĝi situas ĉe rivero Ivalo-rivero ĉirkaŭ 12 km sude de ties alfluo en la Inari-lagon. Ĉ. 3.400 el 7.000 loĝantoj de la komunumo Inari vivas en Ivalo. Tiel Ivalo estas la plej granda setlejo de norda Laponio. Ĉ. 11 km sudokcidente de la loko troviĝas la flughaveno de Ivalo, la plej norda flughaveno de Finnlando.

Antaŭe kirkvilaĝo de Inari estis la plej grava setlejo kaj administra centro de la komunumo. Danke al rekonstruado de la laponiaj vilaĝoj - post ties detruo fare de la germana Wehrmacht en la laponia milito en 1944 dum ilia retiriĝo - Ivalo evoluis al nova komunuma centro.

Ĉ. 30 kilometrojn sude de Ivalo situas la tre populara vintra sportejo, ripozejo Saariselkä.

68.6527.55