Izabela Jogajlido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Izabela (Hungario), estis reĝino hungara, edzino de reĝo Johano la 1-a (Hungario) kaj filino de Sigismondo la 1-a (Pollando), patrino de Johano la 2-a (Hungario) naskiĝinta en Varsovio en 1519 kaj mortinta en Gyulafehérvár 15-an de septembro 1559.

Izabela (Hungario)
Izabela (Hungario) adiaŭas de Transilvanio
Izabela (Hungario) laŭ pola pentristo

Kariero

Izabela edziniĝis al reĝo János Szapolyai en 1539 kaj post lia morto ŝi regis kune kun Georgo Fráter, Péter Petrovics kaj Bálint Török. En 1541 post okupado de fortikaĵo de Buda de Sulejmano la 1-a Izabela translokiĝis en Lippan, poste en Gyulafehérváron. En aŭgusto 1551 Georgo Fráter eksigis ŝin al favore de Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio) kaj Izabela iris al Pollando, sed la magnatoj senkontentaj post la morto de Georgo Fráter, revenigis ŝin en 1556. La 22-an de oktobro ŝi enmarŝis en Koloĵvaron kaj transprenis la regadon je la nomo de János Zsigmond. Transilvanujo estinta sub turka patronado tiel plene disiĝis de Hungarujo.

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon