Izovalino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izovalino
Plata kemia strukturo de la
Izovalino
Tridimensia kemia strukturo de la
Izovalino
Kemia formulo
C5H11NO2
CAS-numero-kodo 595-39-1
ChemSpider kodo 85483
PubChem-kodo 94744
Merck Index 15,5280
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj nadloformataj kristaloj
Molmaso 117.148 g·mol-1
Fandpunkto 276 °C
Acideco (pKa) 2.38[1]
Solvebleco Akvo:Tute solvebla g/L
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R38/38
Sekureco S24/25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Piktogramo nekonata
GHS Signalvorto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Izovalino estas aminoacido tre rare trovata en vivaj organismoj kaj biologie konsiderata ekstreme grava, ĉar oni kredas ke ĝi estas unu el la respondecaĵoj pri la ekapero de proteinoj necesaj al vivo. Laŭ sciencaj eksperimentoj, ĝi ankaŭ havas analgeziajn proprecojn. Ĝi estas izomero de la aminoacido valino kaj oni proponis ke ĝi estas sintezata ekde la metil-etil-ketono kaj amonia cianido.

Origino de la surtera vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ esploroj de la NASA, estritaj de la astronomo Daniel Glavin, meteoritoj estus alportintaj la esencajn aminoacidojn al la Tero.[2] La klarigo sidas en la molekula strukturo de la aminoacidoj, la konstrublokoj de la proteinoj kaj de la vivaj organismoj. La molekuloj povas esti duspeciaj, konataj kiel dekstro- kaj maldekstro- strukturaj. Sed, nur la maldekstraj aminoacidoj trovatas en la naturo. Lastatempe, NASA-sciencistoj raportis la malkovron de la izovalina aminoacido en specimenoj de meteoritoj asteroido-devenaj. La plejmulto prezentis maldekstran strukturon, kio sugestas ke la substancoj maldesktro-strukturaj eble plenumis gravajn rolojn en la spaca vivo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]