Ján Kollár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ján Kollár

Ján KOLLÁR (naskiĝis la 29-an de julio 1793 en Mošovce, Slovakio- mortis la 24-an de januaro 1852 en Vieno,Aŭstrio) estis slovaka sciencisto kaj poeto verkanta ĉeĥe.

Li estis evangelia pastro, propagandisto de tutslava kultura kunlaboro en scienco, ĵurnalistiko kaj poetiko.

Li opiniis, ke ĉeĥoj kaj slovakoj estas unu nacio, havanta unu literaturan lingvon kaj plurajn dialektojn bohemiajn, moraviajn kaj slovakiajn. Tial li verkis ĉeĥe kaj rifuzis slovakajn patriotojn, kiuj kreis memstaran slovakan lingvon.

Lia ĉefverko estas sonetaro La Filino de Slavo.

Verkoj

  • Slávy dcera (La Filino de Slavo, 1824)
  • O literárnej vzájemnosti mezi kmeny a nářečími slávskými (Pri la literatura kunaparteneco de la slavaj gentoj kaj lingvoj, 1836)
  • Paměti z mladších let života (Rememoroj el la pli junaj vivjaroj, 1863)
  • Cestopis do horní Itálie (Priskribo de vojaĝo al la supra Italio)

En Esperanto aperis

La Filino de Slavo - Antaŭkanto (tr. Jiří Kořínek, Slovaka antologio, 1980, Bratislava)