János Sándor (fizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Sándor [jAnoŝ ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sándor János estis hungara fizikisto, profesoro, instruisto.

János Sándor [1] naskiĝis la 31-an de marto 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de aŭgusto 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Sándor frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1944. Post siaj studoj li estis trudlaboristo, post la 2-a mondmilito li instruis en diversaj lernejoj. Ekde 1953 li estis lektoro 2 jarojn, poste li estis adjunkto. En 1957 li instruis 2 jarojn en gimnazio, poste en Teknika Universitato de Budapeŝto. En 1974 li eklaboris en fizika instituto, kie post jaroj li estis vicinstitutestro. En 1975 li kandidatiĝis. Li okupiĝis pri rilatoj inter fiziko kaj kemio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fizikai–kémiai gyakorlatok 3. (1961)
  • Fizika-elektrotechnika példatár (1970)
  • Fizikai laboratóriumi gyakorlatok (1977)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.