János Szeberényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Szeberényi [jAnoŝ seberEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szeberényi János estis hungara kuracisto. Lia patro estis Lajos Zsigmond Szeberényi.

Dulingva memortabulo pri János Szeberényi

János Szeberényi [1] Arkivigite je 2016-12-26 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de majo 1896 en Békéscsaba, li mortis la 26-an de novembro 1961 en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Szeberényi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto ekde 1914. 2 interrompoj okazis, ĉar li batalis dum la 1-a mondmilito, poste la rumanoj arestis lin, fine en 1921 li akiris medicinan diplomon. Post siaj studoj li estis asistanto en la universitata kliniko apud Sándor Korányi kaj li akiris fakdiplomon pri internaj malsanoj. Inter 1925 kaj 1928 li estis kuracisto de laboristoj en Békéscsaba. Depost la 2-a mondmilito li kuracadis ankaŭ en la urba centra kuracejo.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • hungara-slovaka memortabulo en Békéscsaba (2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]