János Varga (luktisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Varga (luktisto)
János Varga
János Varga
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1939 (1939-10-21)
en Abony
Morto 29-an de decembro 2022 (2022-12-29) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto • sporta trejnistoarbitraciistooficiro
vdr

János Varga [jAnoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Varga János estis hungara luktisto samtempe en klasik-stila luktado kaj liberstila luktado en pezkategorio 57 kg, trifoja olimpiano, olimpika kaj dufoja monda ĉampiono, trejnisto, arbitraciisto, oficiro.

János Varga[1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1939 en Abony, li mortis la 29-an de decembro 2022 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Varga akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1972, en majstra grado en 1983. Pere de la sportklubo li estis ankaŭ oficiro kaj li emeritiĝis en rango kolonelo. Li edziĝis dufoje, ambaŭ edzinoj naskis unufoje. Li ricevis plurajn premiojn.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

János Varga inter 1955-1959 estis luktisto en sia naskiĝloko, poste en signifa ĉefurba sportklubo ĝis 1974. Li estis hungara ĉampiono 14-foje inter 1961-1972. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1964, Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun ora medalo en 1968, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 1963 kaj 1970. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1973, poste partoprenanto en la luktosporta vivo, eĉ li estis trejnisto, ekde 1981 internacia arbitraciisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]