József Gál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Gál
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1918 (1918-04-20)
en Cegléd
Morto 2-an de februaro 2003 (2003-02-02) (84-jaraĝa)
en Cegléd
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto • sporta trejnistofervojisto
vdr

József Gál [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gál József estis hungara luktisto, olimpiano, monda ĉampiono, trejnisto, fervojisto.

József Gál[1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1918 en Cegléd, li mortis la 2-an de februaro 2003 en Cegléd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Gál frue estis liveristo apud sia patro, sed en 1938 li jam estis sendependa liveristo. Li soldatiĝis en 1943, en la sekva jaro li estis militkaptito en Sovetunio. Lia luktada talento estis malkovrita, tial pro la bonaj cirkonstancoj en bona stato li povis hejmenveni en 1948. Pro la socialismo li ne povis esti liveristo, tial li iĝis fervojisto. Li edziĝis en 1942, vidviĝis en 1953 kaj denove edziĝis en la sekva jaro. Ambaŭ edzinoj naskis po unu filinojn. Li ricevis premiojn inter 1951-2003.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

József Gál ekde 1932 estis luktisto en sia naskiĝurbo. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje inter 1941-1954, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1940-1952. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 sen medalo, sed en mondĉampionumo li estis la unua en 1950. Li finis sian aktivan sportan karieron en sia aĝo 40, poste li estis trejnisto, se ne paroli pri postenoj en la sporta vivo.

Sporthalo pri József Gál

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • sporthalo en Cegléd prenis la nomon "Gál József" en 2013

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]