Cegléd

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cegléd (ceglEd) estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Cegléd, kies centro estas.

Urbocentro de Cegléd

[redakti] Bazaj informoj

[redakti] Situo

Cegléd estas grava fervoja nodo, tie disbranĉiĝas la fervoja ĉeflinio el Budapeŝto sude al Szeged, oriente al Szolnok, kaj poste al Debrecen, Ukrainio, Rumanio.

[redakti] Historio

La urbo estis loĝata jam dum la kuprepoko, poste skitoj kaj sarmatoj loĝis antaŭ la hungaroj. Dum la turka erao ĝi estis sultana bieno, kie la vivo estis pli milda. Ĝi estas tipa hungara ebenaĵa urbo, ĝi liveris ĉiam agrikulturajn varojn al la ĉefurbo, situanta 72 km nordokcidente. Oni kultivas tie fruktojn, legomojn, bredas brutojn kaj kortbirdadon.

La foirplaco de la urbo estas grava, ĉar tie diris historian parolon du liberecherooj de la hungara historio: György Dózsa (dOĵa) en 1514 kaj Lajos Kossuth en 1848.

Vidindaĵoj estas kalvinana kaj novgotika luterana preĝejoj, kuracbanejo kaj la eklektika Urbodomo. Dum la reĝlando la komunumo estis konsilantrajta urbo.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj