Ágoston Spannraft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágoston Spannraft
Ágoston Spannraft
Ágoston Spannraft
Persona informo
Naskonomo Spannraft Ágoston
Naskiĝo la  4-an de aŭgusto 1855(nun 1855-08-04)
en Hungario Cegléd (Hungario)
Morto la 14-an de aprilo 1910
en Hungario Rákosszentmihály (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Infanoj 4
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ágoston Spannraft, laŭ hungarlingve kutima nomordo Spannraft Ágoston estis hungara dekoraciisto.

Dekoracio de Faust fare de Ágoston Spannraft
Dekoracio de Lohengrin fare de Ágoston Spannraft

Ágoston Spannraft [1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1855 en Cegléd, li mortis la 14-an de aprilo 1910 en Rákosszentmihály (nuntempa loĝkvartalo en orienta parto de Budapeŝto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Spannraft aĝis 17, kiam li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Pest). Li ricevis la taskon pentri la kulisojn. Li estis talenta, en 1873 li debutis kiel dekoraciisto. En 1877 li studvojaĝis en Eŭropo, poste li frekventis artan altlernejon en Vieno. Hejmenveninta inter 1880 - 1884 li estis ĉefdekoraciisto de la Nacia Teatro, kie li resume kreis 237 kompletajn dekoraciojn por la spektakloj. En 1884 la Nacia Teatro disiĝis, restis plu Nacia Teatro kaj estis establita Reĝa Operejo de Budapeŝto. Spannraft iĝis dekoraciisto por ambaŭ teatroj. En la Operejo li kreis resume 138 kompletajn dekoraciojn. Lia stilo estis naturalismo.

Elektitaj dekoracioj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.