József Mandl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József MANDL [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mandl József estas hungara kuracisto, biokemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2010).

József Mandl [1] naskiĝis la 29-an de junio 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Mandl ricevis diplomon en 1973 en medicina universitato en Budapeŝto, poste li tuj eklaboris en medicina instituto. Li doktoriĝis en 1991 antaŭ la akademio, en la sekva jaro li estis elektita katedrestro en la universitato. Li studvojaĝis ekzemple al Harvard, Bostono. Li okupiĝas precipe pri funkcio de hepato. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis 6 premiojn inter 1999-2009.

Verkaro kun aliaj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Effects of D-galactosamine on nucleotide metabolism and on microsomal membranes in mouse liver (1974)
  • Cytotoxic material released from Staphylococcus epidermidis. II. Fractionation and some effects of the fractions on lymphocytes and hepatocytes (1982)
  • Local interleukin-6 production in liver: model experiments with fibrinogen degradation products (1993)
  • Orvosi patobiokémia (2007)
  • Luminal accumulation of newly synthesized morphine-3-glucuronide in rat liver microsomal vesicles (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.