József Mika
József Mika | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1897 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de marto 1975 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Okcidenta Hungario |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • metala inĝeniero • universitata instruisto |
József MIKA [jÓĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mika József estis hungara kemiisto, profesoro, metalurgia inĝeniero.
József Mika [1] naskiĝis la 30-an de julio 1897 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de marto 1975 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Mika frekventis akiris diplomon en altlernejo de Sopron en 1923. Post la dipolomo li laboris unu jaron en laboratorio de fabriko en Diósgyőr, poste li revenis por instrui al la altlernejo. Inter 1927 kaj 1950 li estis laboratoriestro en rango adjunkto. Inter 1952 kaj 1960 li estis katedrestro en Pezindustria Teknika Universitato, poste - jam kiel emerito - li estis konsilisto en esplora instituto.
En 1952 li doktoriĝis el kemiaj sciencoj. Li ricevis premion Kossuth en 1963.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Die exakten Methoden der Mikromassanalyse (1939)
- Die Methode der Mikromassanalyse (1955)
- Kohászati elemzések (1959)
- Metallurgische Analysen (1964)
- Emission spectrochemical analysis (1978)