József Steiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Steiner
József Steiner
József Steiner
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1970 (1970-04-26) (54-jaraĝa)
en Szentendre
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Kandó Kálmán Technical College • Baptist Theological Seminary
Okupo
Okupo teologo • presbiteroinĝeniero
vdr

József Steiner [jOĵef ŝtejner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Steiner József estas hungara elektra inĝeniero, baptista pastro, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

József Steiner[1] naskiĝis la 26-an de aprilo 1970 en Szentendre.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Steiner maturiĝis en teknika mezlernejo, poste li akiris inĝenieran bakalaŭron en Altlernejo Kandó en Budapeŝto en 1991. En la sekvanta jaro dum soldatservo li akiris plian bakalaŭron en milita altlernejo. Inter 1993-1997 li studis en la baptista teologia akademio (en la lasta jaro li akiris teologian diplomon), samtempe li instruis en teknika mezlernejo. Post siaj studoj li translokiĝis al en:St. Joseph, Michigan, kie li estis pastro. Hejmenveninta en 1999 li fondis eklezian grupon en Budakalász, en 2008 en Debrecen. En 2010 li akiris pli altan teologian diplomon (MA) eksterlande, en 2018 sciencan gradon (Ph.D) en Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen. Ekde 2015 li estis baptista pastro de Tahitótfalu, krome li instruis en mezlernejo kaj eklezia lernejo. Li havas edzinon, kiu naskis dufoje.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]